Dum UEA taksas sian Akson...
https://www.liberafolio.org/2026/01/27/tejo-renovigis-sian-retejon-dum-uea-pensas/
Ĵurnalisto, redaktoro de Libera Folio. En Esperanto aperis miaj ses libroj: Homoj de Putin, Krimeo estas nia, Idoj de la imperio, La strato de Tanja, La malamiko de Putin kaj Lando kiu vekiĝis.
Ĉi tiu konto estas nur en Esperanto.
Dum UEA taksas sian Akson...
https://www.liberafolio.org/2026/01/27/tejo-renovigis-sian-retejon-dum-uea-pensas/
@danieruotakuboy@vzla.masto.host Malagrable. Eble estas rusianoj ĉi tie, kiuj povas rakonti pli detale, sed mi lastatempe aŭdis ke la polico tie nun povas haltigi homojn surstrate kaj kontroli la telefonojn, ekzemple kiujn grupojn oni sekvas en Telegram, aŭ ĉu oni havas apojn de malpermesitaj amaskomunikiloj.
@danieruotakuboy@vzla.masto.host Ĉu vi loĝas en Venezuelo? Kio okazas en la ĉiutaga vivo nun, ĉu ĉio pluiras kiel kutime?
@krejgo@amik.eco Ĉar vi petis korekti: "provante trovi" estas anglismo. En normala Esperanto oni diras ion similan al "(mi) provas trovi".
@kallekn@mastodonsweden.se @danieruotakuboy@vzla.masto.host Ups, mi erare skribis el mia neesperanta konto. Nu, ne gravas.
@kubofhromoslav @kdenlive@floss.social Strange. Devus ebli emeti tian modulon en unu el la ordinaraj iloj por konverti parolon al teksto. Tio tre utilus al mi.
@kubofhromoslav Tio estas interesa, sed de antaŭ kvar jaroj... ĉu io evoluis intertempe? Ĉu ekzistas aliaj projektoj kiuj ebligas diktadon en Esperanto?
Persone mi ne bezonas nek volas dikti al mia telefono, sed mi ja havus uzon de voĉrekonado por aliaj celoj, ekzemple por transskribi intervjuojn ktp.
@kubofhromoslav Tre interese. Mi volus testi ĝin, sed kiel oni instalas? Kaj ĉu eblas uzi ĝin en komputilo, ne nur telefono? La modelo ŝajnas tre malgranda, kaj la apk estas... de 2021?
@kubofhromoslav Hm, tio ŝajnas esti ia fuŝo ĉe la kromprogramo kiu ligas Wordpress al Fediverso. Mi rigardu la agordojn. Ja sufiĉas unu aktiva konto.