Nu, li aperis resaniĝi dum iom da tempo, kaj ofte rehavis bonan apetiton kaj energion. Li tamen daŭre maldikiĝis, kaj finfine mortis ĉi-matene. Ripozu en paco, amiketo. (Video de li antaŭ kvin tagoj)
Bennolius
😷
Programisto kaj parte edukita lingvisto en Aŭstralio. Mi ŝatas bonecon, lingvo-lernadon, bibliotekojn, liberan programaron, kaj kompreneble terpomojn. Protektu la teron kaj ĝiajn enloĝantojn. ✌️
Mi pretas helpi pri lernado de Esperanto; b.v. uzi la kradvorton #KorektuMin se vi deziras tion.
Mi hupas ankaŭ en aliaj lingvoj:
@carbsrule_en@polyglot.city
Mi pripensas la ideon, ke mi iru ĉirkaŭ Aŭstralion ĉiujare* en alia elektra aŭto. Eble la sekva ĉirkaŭiro estos en GAC Aion UT.
*Ne vere ĉiujare, ĉar mi ne povos aŭ ĉi-jare aŭ venontjare. Sed eble ekde 2028 (krom la unua en 2025)
La semajnfino komenciĝas... nun!
Sed:
* mi jam estas elĉerpita
* mi havis tro da aliaj farendaĵoj dum la semajno, do mi laboros ankaŭ semajnfine
Ho ve
Estas lundo kaj kiel plej ofte, mi ne sentas min ripozinta. Ĉu vere plia semajno da laboro? Ho ve.
Ni havas malsanan kobajon. Li manĝis malmulte dum kelkaj tagoj kaj terure maldikiĝis. Nun ni devas manĝigi (kaj trinkigi) lin per injektilo multfoje tage. Intertempe li dormas kaj apenaŭ moviĝas. Malfacila parto estas ke kobajoj dormas kun malfermitaj okuloj, do oni neniam scias ĉu li dormas aŭ nur ripozas senmove.