Rigardu kaj miru. 😌
Georgo Grogo
Saluton! Mi estas lernando Esperanton pri Zagreba Metodo. Mi ankoraŭ ne parolas bene esperante.
Hodiaŭ, mi estas tre, tre gaja: ĉi vespero, mi vidis ĉe Jutubo la unuan lecionon de "Pasporto al la tuta Mondo" sen subtitoloj kaj mi tute komprenis 😁.
En ĉi tiu konto mi ŝatus legi nur mesaĝojn en Esperanto. Tial mi aktivigis la lingvan filtrilon. Sed mi ne ricevis unu dum du tagoj: mi pensas, ke tre malmultaj homoj uzas la opcion por indiki la lingvon de la mesaĝo.
Mi pensas, ke Esperanto havus pli da videbleco en Mastodon, se ni uzus tiun ĉi opcion.
«Kiu faris kion, kie, kiam, kiel kaj kial?»
La ses "w" en la angla, kiuj konsistigas la kernon de novaĵo, fariĝas la ses "k" en Esperanto. Mi trovas ĉi tion amuza kaj eble utila por lerni la tabelvortojn (almenaŭ, parte).
@chusgc@xerrem.xyz @manchapod@xerrem.xyz
Mi ĵus trovis "Aŭskultu"-n ĉe AntennaPod! Almenaŭ la anonco: la unua epizodo ankoraŭ ne estas tie.
Ĉu "Ne parolu Esperanton" estas via verko? Mi amis tiun podkaston 👍 .
Skribi esperante estas eto pli facila kun ĉi tiu ŝanĝo sur la sistemoj de la familia Arch Linux 🙂 :