Feliĉan Novjaron al ĉiuj!
Benjo 
Ĉi tie por la e-umado. Mi afiŝas angle je @ben@kwiecien.us
Homoj simple ne volas akcepti, ke Esperanto estas la plej bona lingvo
Hieraŭ mi ricevis informon pri la forpaso de nia kara majstro, Doktoro Firdaŭs Ŝukurov. Laŭ nia informo, ĝi okazis je la 1a de septembro. Li estis mia amiko, kaj ni neniam trovos alian homon kiel lin. Kun li finiĝis grava epoko de Esperanto en la Respubliko de Taĝikio.
@melanie@bv.umbrellix.org mi ne ŝatas kiam iu uzas esperanton kiel ilon por amikiĝi kun angla-parolantoj. Kiam mi estis en Irano la sama afero estis... esperantisto kontaktas min kaj petas ke ni parolu la anglan. Mi estas tro fundamenta, tro zamenhofa por tio...
@ellenor2000@mastodon.top mi iam ekstudis Idon, kaj miris pri kiom efektive ili malbonigis Esperanton. Tamen, ĝi ne estas tro malbona. Oni rajtas paroli ĝin neĝenita