Hieraŭ estis la 16-a tago de Ramadano. Ekde kelkaj tagoj, la malvarmo revenis. Hieraŭ, ni havis 15 celsiajn gradojn, kiam mi kuris antaŭ la fastorompiĝo. Mi kuris 10 kilometrojn dum unu horo kun amiko. La vetero estis suna. Ni kuris sur monteto en Kazablanko, kie ni havis belan vidaĵon sur la oceano, sed la vento estis tre malvarma. Mia edzino kaj mi festis vespere nian trian edziĝan datrevenon. Estis bela tago.
#taglibro #Esperanto #lang_eo
Remote
Turfalko 
@TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
Miaj interesoj estas kogna psikologio, linukso, ĉirkaŭa muziko, poezio, atenta meditado, batalsportoj, natura kurado. Bonvolu korekti min.
Konto nur en #Esperanto ![]()
0 Followers
0 Following
7 Posts
Joined December 02, 2022
Dua konto por pli longaj tekstoj:
Open post
Replying to
La nunaj tempoj estas malhelaj, sed ni povas sendi iom da lumo kaj amo en la mondo. Kredi tion ne estas optimismo laŭ mi. Estas kiel la elekto de la filozofo Pascal. Mi preferas kredi tion ol ne kredi tion. Por konkludi, mi ne scias se la mondo sufiĉas aŭ ne. Estas tre persona vidpunkto. Sed ne revpensi estas racia penso. 2/2
#lang_eo #enketo #enketoj #filozofio @tirifto@jam.xwx.moe
1
0
0
0
Open post
Replying to
@tirifto@jam.xwx.moe Laŭ mi, via vidpunkto estas valida. La situacio de la mondo kaj de la homaro ne estas mirinda. Mi laboras kun infanoj kaj neplenkreskuloj, kiuj plejparte ne fartas bone. Mi imagas min el iliaj vidpunktoj. La mondo ne funkcias sufiĉe bone. Sociaj, ekologiaj kaj ekonomiaj kondiĉoj kaj lernejaj sistemoj estigas multajn suferojn. Do, mi ne havas alian elekton krom jesi al vi. Aliflanke, mi kredas en nia rolo por plibonigi la situacion en nia persona medio. 1/2
1
2
0
0
Open post
Open post
Open post
Replying to
@jubiloEO@esperanto.masto.host Dankon ! Estas tre interesanta. Mi ne pensis pri la verda stelo... Propra blindeco !
0
0
0
0